La programeto Metamail estas uzata de aliaj programoj,
aparte retposxtaj kaj diskutgrupaj legiloj,
se ili ne scias trakti iun MIME-tipon. En la dosiero
/etc/mailcap
trovigxas informoj, kiel montri tiajn
MIME-tipojn. Por povi legi tekstojn koditajn laux
UTF-8, ni aldonos la sekvajn du liniojn al la dosiero
/etc/mailcap
:
text/plain; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; \
test=test "`echo %{charset} | tr '[A-Z]' '[a-z]'`" = utf-8;\
copiousoutput
text/utf8; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; copiousoutput
La duan linion ni aldonis, cxar kelkaj programoj provas mem trakti
mesagxojn en la formo text/plain, ecx se ili ne havas tauxgan
tiparon por gxi, ekzemple cxe
Content-Type: text/plain; charset="utf-8"
.
La programeto utf8-l3
trovigxas en la 2a cxapitro "Kodoj".
Закладки на сайте Проследить за страницей |
Created 1996-2025 by Maxim Chirkov Добавить, Поддержать, Вебмастеру |